Esperanto

Ezen az oldalon eszperantóul olvashattok.

Csapatunk jó kapcsolatot ápol a Cserkész Eszperantó Ligával. A világ cserkész hírei ezen a csatornán jutnak el hozzánk. Ha szeretnél Eszperantót tanulni, keress minket a xantuscserkeszcsapat@gmail.com címen.

Nia trupo havas kontakton kun Skolta Esperanto-Ligo. Se vi ŝatus lerni Esperanton, bonvolu kontakti nin: xantuscserkeszcsapat@gmail.com

Baden-Powell kaj Esperanto

Pro invito de kelkaj britaj junularaj organizoj, Baden-Powell skribis ĉe la komenco de la pasinta jarcento la manlibron "Skoltado por Knaboj" (Scouting for Boys).

Ĝi aperis en ses broŝuretoj, eldonitaj ĉiun duan semajnon, kaj kostis kvar pencojn por unu broŝuro.

La unua kajero aperis la 15-an de januaro 1908, kaj la serio estis tiel sukcesa, ke en majo de la sama jaro ĝi jam aperis kiel bindita libro.

Ĉiu kajero estis subdividata je ĉapitroj, kiuj ricevis la nomon "Rakontoj ĉirkaŭ la Fajro".

En la tria kajero, Baden-Powell konsilis al la skoltoj la uzon de la Internacia Lingvo Esperanto kiel "patrola sekreta lingvo".

Nur frazo - kaj eĉ tio malaperis en postaj eldonoj.

La fakto, ke Baden-Powell menciis la Internacian Lingvon estas tre interesa afero, kvankam ne tro valora. El la teksto oni montras tre klare ke B.P. apenaŭ komprenis la gravan valoron de Esperanto por la monda skolta frataro:

"If you want to write a despatch that will puzzle most people to read, use the Morse or semaphore letters in place of the ordinary alphabet. It will be quite readable to any of your friends who understand signalling.


La Centra Organiza Komitato de JOTI (ĵamboreo en Interreto), la tutmonda skolta renkontiĝo, kiu okazas ĉiujare en la tria semajnfino de oktobro, en 2004 akceptis Esperanton en sia TTT-ejo. La tradukon verkis Stein Hautekees, Nacia Reprezentanto de SEL por Belgio.

Also if you want to use a secret language in your patrol you should all set to work to learn "esperanto". It is not difficult, and is taught in a little book costing one penny. This language is being used in all countries so that you would be able to get on it abroad now."

(Scouting for Boys, page 202 of the original version)

"Se vi deziras skribi mesaĝon, kiun legado ŝoku al la plejmulto de la personoj, skribu ĝin en la Morsa Kodo aŭ semaforo. Sed tiu ĉi mesaĝo estos tre facile legebla por viaj amikoj, kiuj scias pri signalado.


La Centra Organiza Komitato de JOTI (ĵamboreo en Interreto), la tutmonda skolta renkontiĝo, kiu okazas ĉiujare en la tria semajnfino de oktobro, en 2004 akceptis Esperanton en sia TTT-ejo. La tradukon verkis Stein Hautekees, Nacia Reprezentanto de SEL por Belgio.

Se vi deziras uzi sekretan lingvon por via patrolo, vi devos eklerni Esperanton. Ĝi ne estas malfacila, kaj oni instruas en libreto tre malmultekosta ĉirkaŭ unu penco. Ĉi tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj el la mondo, tiel vi povos uzi ĝin nun ankaŭ eksterlande."


La Centra Organiza Komitato de JOTI (ĵamboreo en Interreto), la tutmonda skolta renkontiĝo, kiu okazas ĉiujare en la tria semajnfino de oktobro, en 2004 akceptis Esperanton en sia TTT-ejo. La tradukon verkis Stein Hautekees, Nacia Reprezentanto de SEL por Belgio.

(Skoltado por Knaboj, paĝo 202, el la unua originala angla versio)

Pli valora estas la deklaracio de la internacia skolta komitato, el la jaro 1964, en ĝia kunveno en Luksemburgo: "Esperanto sukcesis provi ĝia ebleco en multaj medioj kaj kampoj, kaj en kelkaj naciaj asocioj oni jam permesis akiri la interpretistan fakinsignon per ĝi."


La Centra Organiza Komitato de JOTI (ĵamboreo en Interreto), la tutmonda skolta renkontiĝo, kiu okazas ĉiujare en la tria semajnfino de oktobro, en 2004 akceptis Esperanton en sia TTT-ejo. La tradukon verkis Stein Hautekees, Nacia Reprezentanto de SEL por Belgio.

Esperanto estas ja la ilo, kiun ĉiam devus uzi ĉiu skolto pli kaj pli en siaj kontaktoj kun eksterlando kaj dum internaciaj renkontiĝoj.

Skolta movado

Skolta movado. La skoltismon fondis lordo Robert Baden Powell, angla generalo, en 1908, ĉefe por disciplinigi la varmegajn, aventuremajn junuloj, donante al ili eblecon vivi laŭ knabaj instinktoj, tamen lernante memstarecon, progresante laŭ pedagogiaj principoj. La ĉefaj celoj estas: pli sana, pli sincera, pli memstara, ĉiam helpema, servopreta, purviva, modesta, ŝparema, indulga kaj bonhumora, tamen severa junularo, kiu konsideras ĉiujn - de ia ajn nacio, raso, religio kaj profesio - kiel fratojn. Kiel int. movado ĝi jam atingis la nombron de pli ol du milionoj kaj al la ĉiukvarjare aranĝitaj tendaregoj, nomitaj ĵamboreoj, venas kelkdek miloj el ĉiuj mondpartoj.

E radikiĝis en ĝi nur malrapide. En 1918 angla trupestro, A. W. Thomson (ps. Avoto) ekpensis sur franca militkampo la ideon: por helpi la int. amikiĝon kaj reciprokan servon de la junularo oni fondu Skoltan E-istan Ligon (SEL). Li fariĝis prez., lia frato, subtrupestro K. Graham Thomson, la honora sekr. Poste Norman Booth, Netherton, brita trupestro, fariĝis la honora ĝen. sekr., kiu kun la kasisto D. H. Davis multege laboris por organizi SEL. La celoj de SEL estas: 1. disvastigi skoltajn idealojn per E, 2 disvastigi E-n inter la skoltaro, 3. krei skoltan E literaturon, 4. eldoni int. skoltan revuon 5. solidarigi la senton de frateco, komunan en la skolta kaj E movadoj, inter diversnaciaj junuloj.

La Ligo aranĝis por atingi siajn celojn kaj pruvi la uzeblecon de E int. E tendarojn, 1922: Nederlando, 1923: Belgujo, 1924: Danujo; 1925: Hispanujo, 1926: Ĉeĥoslovakujo (tie radioparolado pri la E skoltismo en Praha), 1927: Hispanujo, 1928: Belgujo, 1929: ĉe la ĵamboreo en Anglujo, 1930: Nederlando, 1931: Hungarujo (oficiale invitita de Hungara Skolta Asocio, kiu kune kun la Belga S. L. unue rekonis oficiale SEL; poste sekvis la Latva S. A kaj la Slovaka S. Centro Katolika.) En ĵamboreo 1929 (Birkenhead) ĉeestis preskaŭ cent skoltoj E-istaj el 18 landoj, eĉ hinda kaj japana. Samjare SEL starigis kapitalon (stato en 1934: 73 anglaj pundoj). De 1929 ageme kunlaboris kiel hungara reprezentanto P. Balkanyi.

La ĵamboreo en 1933 (1-15 aŭg.) en Godollo, apud Budapest, alportis seriozan progreson. Unuafoje E oficiale aperis en programo de ĵamboreo, en la poŝlibroj, en la ĉiutaga skoltgazeto, sur kelkaj planoj estis menciita la E kunvenejo, (hungara trupo n-ro 199), donita de la estraro. La kunvenon de SEL ĉeestis 170 skoltoj, entute partoprenis la tendaron 200 skoltoj el 24 landoj, kiuj sciis E-n, do 1% de la ĉeestantaro, ĉe kelkaj nacioj (ĉeĥoslovaka, franca, norvega, japana, portugala hispana, trinidada) la procento atingis aŭ superis 10%-ojn. E-istaj skoltoj deĵoris ĉe la biletvendejo, gazetvendejo, banko, poŝto, radio, skoltvendejo; aparta E svarmo de la fremdul-gvidistaj skoltoj gvidis kelkfoje oficiale per E, 20 E-istaj skoltoj deĵoris ĉe la tendara skolta policistaro. Okazis preskaŭ ĉiutage dum radiosalutoj salutfrazoj en aŭ pri E, la 10-an de aŭg. kvinminuta E radioparolado de J. Bergreen, norvega repr. de SEL. Trifoje en la programo de la grandaj tendarfajroj, foje en la teatra programo estis E-kantoj kaj unu "subtendara fajro" antaŭ 3-4 mil personoj estis tute por E. Ĉe la poŝtoficejo por la serioj de ĵamboreo-poŝtmarkoj oni ricevis senpage E-lingvan "Memorfolion" donacitan de UEA kaj L. M. Ĉe kelkaj tendoj, ĉe la ĵamborea banko, kaj ĉe hotelo pendis E flag(et)oj. Unu el la aŭstriaj skoltasocioj prezentis al la monda skoltestraro rekomendon pri uzo de E, sed oni ne diskutis pri ĝi. Al Baden Powell estis transdonitaj salutoj kaj donacoj (desegnaĵo) fare de E skoltoj. Skoltorkestro ludis la E-himnon dum suprenigo de la SEL-flago. En la ĵamborea sonfilmo estas sceneto pri E.

La 22-an tendaron de SEL invitis la Slovaka Katolika Skolta Centro al Banská Bystrica en Slovakujo, kie ĝi okazis kune kun slovaka tendaro 16-31 jul. 1934. Partoprenis 9 nacioj. La tendaro havis poŝtstampilon kun slovaka kaj E-a tekstoj. Partoprenis 85 skoltoj, inter ili 25 E-istoj. 29 jul. okazis sur la ĉefplaco de la urbo publika oficiala festsaluto je honoro de la E-ista skoltaro, disaŭdigita per megafonoj.

SEL eldonis en 1920 "Bultenon de SEL" (aperis 5 trimonataj n-roj), poste la oficialaj sciigoj aperis en "E-ista Junularo", gazeto de TEAJ, kaj de 1926 en "Skolta Heroldo", por kies aperigo penadis multe G. Ramboŭ. Post ĉeso de ĉi tiu belaspekta revueto de sept. 1931 SEL eldonas kvaronjaran "Skolta Bulteno"-n. Multobligitajn bultenojn eldonis la Londona E Skolta Klubo kaj la Budapesta SEL-tendaro kaj la E-istaj aranĝantoj ĉe la ĵamboreo 1933. Propagandilojn eldonis la Ligo angla, france, hispane, kaj germane de 1920 preskaŭ ĉiujare. Artikoloj kaj E-rubrikoj aperas en multaj gazetoj. Glumarkoj: SEL-tendaro 1931, Budapest, Ĵamboreo, 1933 kaj SEL-tendaro, 1934 en B. B. La Hungara Skolta Asocio eldonis fakvortareton en kvin lingvoj, inter ili en E. En radio oni parolis pri SEL krom Praha kaj Budapest, ankaŭ en Kraków, Lisboa, Lyon, Lille, Brno, Breslau, Bratislava, Stuttgart, Nürnberg. En la budapesta skolta parko staras marmora memorŝtoneto pri la SEL-tendaro, 1931.

La Belga Skolta Ligo oficialigis E-ŝtofinsignon, la Hungara Skolta Asocio eldonis inter la rubandetoj, montrantaj la lingvoscion, ankaŭ tiun kun vortoj: "Esperanton parolas". Ambaŭ asocioj havas E-sekcion. La Int. Skoltoficejo rekonis E-n inter la lingvoj por interpretista ekzameno, kvankam la Int. Komisiono en 1934 decidis ne rekomendi E-n al skoltoj.

Estraro de SEL: prez. Avoto; sekr. N. Booth, Netherton, Huddersfield. Anglujo; kas. D. H. Davis, 23 East Dulwich Grave, East Dulwich, London S. E. 22. Reprezentantoj (agentoj) en 23 landoj, memstaraj distriktoj en Hungarujo, Norvegujo, Polujo kaj Slovakujo. Membrostato: 700. Aparta skoltina sekcio. BALKÁNYI.

Noto de M. C. Butler. En Anglujo skoltoj kaj skoltinoj ambaŭ rajtas gajni la interpretistan insignon per scio de E. Baden Powell mem rekomendis al skoltoj en sia libro "Scouting for Boys", ke ili lernu E-n, tamen en oficialaj rondoj oni ne montras multe da intereso pri E.

Skolta Esperanto-Ligo post la apero de Enciklopedio de Esperanto

Intertempe la Skolta Esperanto-Ligo publigis kelkajn libretojn:

1969: Ĵamborea Lingvo, skolta lernolibro, verkita de J. Ko Hammer kun helpo de J. Le Couteur kaj aliaj.

1974: Skolta kaj Tenduma Terminaro verkita de J. Ko Hammer.

1975: Pli Vastaj Horizontoj, manlibro pri internacia skoltado, verkita de 40 SEL-anoj.

La bultenon de SEL estas La Skolta Mondo. Ĝi aperus ĉiu kvaronjaro.


La Centra Organiza Komitato de JOTI (ĵamboreo en Interreto), la tutmonda skolta renkontiĝo, kiu okazas ĉiujare en la tria semajnfino de oktobro, en 2004 akceptis Esperanton en sia TTT-ejo. La tradukon verkis Stein Hautekees, Nacia Reprezentanto de SEL por Belgio.



Minden jog fenntartva! © | 1918. sz. Xántus János Cserkészcsapat | 1042 Budapest, Petőfi utca 8.
Csapatunk tagja a Magyar Cserkészszövetségnek. 
Az oldalt a Webnode működteti
Készítsd el weboldaladat ingyen! Ez a weboldal a Webnode segítségével készült. Készítsd el a sajátodat ingyenesen még ma! Kezdd el